Anastasija Jxukova

Kun malgxojo mi informas, ke la 29-an de julio matene post longdauxra grava kancera malsano forpasis s-ino Anastasija (Nadja) Jxukova (Kislovodsk, Rusio).

Sxi naskigxis la 28-an de oktobro 1928 en laborema kamparana familio kaj tute blindigxis pro morbilo en sia kvina vivjaro. Dank' al persisto kaj elstara laborkapablo sxi akiris superan klerecon, unue pri filologio kaj poste ankaux pri difektologio. Sian pedagogian agadon Nadja komencis en malproksima norda vilagxo en Komi-respubliko, poste sekvis sxia sukcesplena 40-jara dejxorado kiel instruistino pri rusa lingvo kaj literaturo en la blindullernejo en Kislovodsk. Centoj da sxiaj ekslernantoj konservas bonan memoron pri sxiaj emociplenaj lecionoj. Emeritigxinte en 1997, sxi dauxre helpis private al vidantaj gejunuloj, kaj ili cxiuj brile studentigxis.

Tre modesta en cxiutaga vivo, Nadja neniam plendis pri io, kaj sian veran ricxecon konsideris multajn geamikojn, inter kiuj sxi gajnis reputacion de zorgema patrino kaj gastama hejmmastrino: sxi preparis bongustajn mangxajxojn kaj lerte trikis.

Ekposedinte Esperanton en 1975 sub influo de la bulgara amikino Tanja Mileva, Nadja baldaux farigxis nia aktiva movadanino. Fruktodone sxi kunlaboris en brajlaj E-revuoj, gajnis premiojn en kelkaj literaturaj konkursoj. Dum dudek jaroj sxi gvidis la lernejan E-rondeton, kiu dufoje cxiujare elpasxis kun variaj koncertaj programoj ne nur en la propra lernejo, ankaux en tiuj por vidantaj samagxuloj. Entute Nadja partoprenis en 19 IKBE-oj, ankaux en multaj E-renkontigxoj, kaj ne cxiam kiel pasiva auxskultantino, ofte sxi mem prezentis interesajn referajxojn.

En simpatia agema personeco de Nadja Jxukova sendube la movado perdis veran verdan batalanton, kaj por cxiam sxi restos en bona memoro de tiuj, kiuj sxin konis. Ripozu en paco, nia kara samideanino.

  Anatolij Masenko

  ("Esperanta Ligilo", N7, septembro 2012).

cxi tio teksto rusigita (far auxtoro)


cxefa pagxo de la pagxaro

pagxo pri Anastasija Jxukova

Hosted by uCoz